SAT-kongreso 2015

Alvenebloj

En la retejo cp.sk (disponebla slovake, angle kaj germane) vi trovos horarojn de busoj kaj trajnoj en Slovakio.

De Vieno

El la Viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe la Bratislava flughaveno (“Bratislava,,letisko”), aŭ ĉe la busa stacidomo (“Bratislava,,AS MHD”). Atentu pri itinero de la konkreta buso.

Por horaro serĉu en cp.sk vojon de “Wien,,Flughafen Wien” al Bratislava.

Urba trafiko en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu antaŭ eniro en veturilon. Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud la ĉefa trajna stacidomo.

De Bratislavo

En Bratislavo prenu trajnon aŭ buson rekte al Nitra. Por horaro serĉu en cp.sk vojon de Bratislava al Nitra.

En Nitra

La busa kaj trajna stacidomoj troviĝas unu apud la alia (vidu la mapon). La vojo de tie al la kongresejo estas 2 km longa.

Se vi elektas taksion, jen kelkaj firmaoj:

La slovaka lingvo

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka. E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos bazaj frazoj.

Dum la SAT-kongreso aĉeteblos en libroservo la Esperanta verketo Slovaka konversacio skize.