Krom tradiciaj prelegoj kaj diskutoj okazos dum la SAT-kongreso ankaŭ pluraj aliaj programeroj.
Por scii pli detale, kio okazos dum la kongreso, vi povas elŝuti provizoran program-skeleton.
Legu pli en la paĝo Kultura programo.
Dum la tuta SAT-kongreso atendos vin riĉa libroservo. En ĝi vi havos unikan eblon aĉeti tre diversajn Esperanto-varojn. Libroj, KD-j, DVD-j, T-ĉemizoj, insignoj, glumarkoj — ĉio tio kontraŭ tre favoraj prezoj. Eluzu la eblon riĉigi vian E-kolekton kaj vizitu la libroservon!
La listo de prelegoj aperos baldaŭ.
Rimarko 1: por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.
Rimarko 2: la supremenciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon ni aperigos iom poste en la retejo kaj ĝin ankaŭ ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.