SAT-kongreso 2015

Kultura programo

Koncertoj

Attila Schimmer
NOPROBLEM

Jen detaloj pri jam konfirmitaj koncertoj. Dum la SAT-kongreso por vi ludos kaj amuzos vin:

Attila Schimmer

Attila Schimmer el Budapeŝto estas profesia kantisto kaj aktoro. Li faris plurajn turneojn en Eŭropo kaj regule kantas kaj aktoras sursceneje en Vieno. Li ankaŭ havis rolon en hungara televido. Li komencis koncerti en Esperantujo en 2008 kaj kantas tradukojn de hispanaj kaj siaj hungaraj kantoj.

NOPROBLEM

La muzikgrupo NOPROBLEM formiĝis en 2001. Unuafoje koncertis la kapelo — ankoraŭ sennoma — en majo 2003 en preĝejo en Kostelec (Ĉeĥio). Tio allogis novan muzikemulon kaj la grupo daŭre kreskis. Nuntempe la kapelo ludas ĉefe kantojn de “Spirituál kvintet”, sed foje ankaŭ trampan kaj kantri-muzikon. Ilia nomo estis fine ŝanĝita al “NOPROBLEM Kostelec na Hané” kaj la membronombro fiksiĝis je 8. La kapelo regule koncertas en la tuta regiono kaj pasintjare aperis ilia unua oficiala KD. En Esperanto ili ekis ludi nur en 2013.

Teatraĵo

DOcela MAlé divadlo (“Tute malgranda teatro”, mallonge divadlo DOMA) aperis en 1994 kaj ekde 2006 la ensemblon administras la Centro de kulturaj servoj en Svitavy (Ĉeĥio). Ĝi hodiaŭ havas 30 membrojn aĝantajn inter 12 kaj 25 jarojn. Ili ludas, kreas kaj aktoras en tri grupoj. En 2013 ili preparis version en Esperanto de la teatraĵo de Karel Čapek R. U. R., kiun ili prezentos al vi dum la SAT-kongreso 2015. Vi povas vidi videon de tiu teatraĵo ĉi tie.

R. U. R.   Divadlo DOMA

Kinejo

Ĉiutage estos projekciataj filmoj kun Esperanto-subtekstoj aŭ eĉ rekte dublitaj en Esperanto. Atendas vin diversaj specoj de filmoj – dokumentoj, komedioj, scienc-fikcioj. Detala programo de la filmoprojekciado aperos en la program-libro.