SAT-kongreso 2015

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj — eblas mendi ilin ĝis la 1-a de aŭgusto. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon.

Duontagaj ekskursoj

Urbo kaj kastelo Nitra

(Dato: 2015-08-09, prezo: 9 €)

Nitra estas la plej malnova urbo de Slovakio, kiun kronikoj mencias jam en la 9-a jarcento. La unua skriba mencio devenas el 880, kiam Nitra estis episkopejo de Grandmoravia Regno. Nitra estas urbo de eksterordinara historia graveco. Komencoj de ĝia prisetlado estas en pratempo, kiel tion pruvas la arkeologiaj trovitaĵoj sur la urbo-tereno. Jam antaŭ 30 mil jaroj ĝi estis dense loĝigita areo. Areo de la nuna Nitra estis grava loko de Keltoj (jam kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo), pli poste de Ĝermanoj kaj fine Slavoj. Ĝi estis sidejo de unuaj konataj regantoj de la nuntempa regiono de Slovakio – germanaj triboj "Kvadoj" (ĉ. j. 396 p.K.) kaj ekde la 8-a jarcento ĝis 1108 sidejo de la Nitra-princlando.

La plej fama historia memoraĵo kaj dominanto de la urbo estas kastelo el la 11-a jarcento, en la 15a jarcento rekonstruita kaj ankoraŭ ŝanĝata en la epoko de baroko. La kastelo estis konstruita sur la loko de la slava setlejo de la 9a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de la arkeologia departemento de SAV (Slovaka Akademio de Sciencoj) kaj de episkopo. Viziteblaj estas nur la katedralo kaj la dioceza muzeo.

Topoľčianky

(Dato: 2015-08-13, prezo: 20 €)

Topoľčianky (Vikimedia Komunejo)

Topoľčianky estas ne tre granda civito, sed tamen kun multaj vidindaĵoj. La unua skrib-notita mencio pri la civito estas el la jaro 1293. Tamen jam en la 6-a kaj 7-a jarcento ĉi tie loĝis slavoj. La ekskurso havos buntan programon, ni provos viziti ĉion vidindan:

Tuttagaj ekskursoj

Eblas partopreni nur unu tuttagan ekskurson, ĉar ili okazos la saman tagon.

Bratislava

Bratislava (Vikimedia Komunejo)

(Dato: 2015-08-11, prezo: 28 €)

Vizitotaj lokoj: burgruino Devín, Bratislava kastelo, malnova urboparto, galerio de moderna arto Danubiana, kaj io pli…

Bratislava estas la ĉefurbo kaj la plej multe loĝata urbo de Slovakio (pli ol 425 mil loĝantoj). En la urbo havas sidejon la ŝtatprezidanto, registaro, parlamento, diversaj oficejoj kaj ministerioj, ankaŭ pluraj universitatoj, teatroj, muzeoj kaj aliaj kulturaj kaj sciencaj institucioj. Bratislavo situas sur ambaŭ bordoj de rivero Danubo, sur montarpiedo de Malgrandaj Karpatoj. La urbo estas proksime de Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Hungario. Ĝi estas la unusola ĉefurbo en la mondo, kiu limas samtempe kun du landoj (Hungario kaj Aŭstrio).

Historio. En la areo de la urbo estis trovitaj viv-spuroj eĉ de ŝtonepoko. Ĉirkaŭ 400 a.K. – 50 a. K. en la areo loĝis keltoj, kiuj konstruis tie sian fortikaĵon. Ekde la 1-a ĝis la 5-a jarcento tra la urbo kondukis limo de Roma Imperio. Ekde la 6-a jarcento sur la loko de la urbo ekloĝis la unuaj slavoj. En la jaro 907 aperis la unua skribmencio pri bratislava en salzburgaj analoj. Dum la jaroj 907 – 1918 Bratislavo estis parto de Hungara reĝlando kaj dum la jaroj 1536 – 1784 ĝi estis eĉ la ĉefurbo de Hungara reĝlando. La urbo estis parto de Ĉeĥoslovakio inter 1919 kaj 1992, krom dum la ĥaosa milita periodo de 1939-1945, kiam ĝi estis ĉefurbo de slovaka marioneta ŝtato sub nazia rego. Ekde la jaro 1993 Bratislavo estas ĉefurbo de memstara Slovakio.

Devín. Ekde 1946 urbo Devín estas parto de Bratislavo (8 km for de la centro de la urbo), kiu situas sur montetoj kaj deklivoj ĉe kunfluejo de riveroj Danubo kaj Moravo. La vilaĝo estis menciita unuafoje en la jaro 1237 en formo villa Thebyn. En la 13-a jarcento la hungara reĝa fortikaĵo estis konstruita en la loko kaj ricevis la nomon Dyven. En 1809 armeo de Napoleono detruis la fortikaĵon. Ľudovít Štúr tie komencis nacian movadon de la slovakoj en 1836.

Banská Štiavnica (28 €)

Banská Štiavnica (Vikimedia Komunejo)

(Dato: 2015-08-11, prezo: 28 €)

Banská Štiavnica estas historia urbo en meza Slovakio, kun tre multkultura pasinteco. Ĝi estas konata per minado de metaloj (ĉefe de arĝento), per gravaj minejaj juro, administracio kaj akademia tradicio. Ni spertos malsupreniron en subteran minejon ĉe Subĉiela Minmuzeo, ĉiu ekipita per kasko, lampo kaj mantelo. Post tagmanĝo en pensiono ni trarigardos la Malnovan Kastelon, vizitos mineralogian ekspozicion kaj la vendejon Verkoj de slovakiaj belartistoj. Nian ekskurson ni finos en la teejo Divná pani. La urbo mem estas enskribita en la Unesko-listo de kulturaj heredaĵoj.