SAT-kongreso 2015

Kotizoj

Aliĝkotizo

Aliĝdato Ĝis 2015-02-01 Ĝis 2015-05-01 Ĝis 2015-07-01 Post 2015-07-01
SAT-ano45505560
SAT-paro (por ĉiu parano)32.537.542.547.5
Juna SAT-ano (ĝis 25 jaroj)20253035
Ne-SAT-ano55606570
Juna ne-SAT-ano (ĝis 25 jaroj)25303540

Sciu, ke kongresa helpofonduso ekzistas por helpi senmonajn kongresontojn. Tiam bonvolu kontakti la SAT-Plenum-Komitaton.

Manĝkotizo

Eblas elekti inter tri specoj da manĝaĵo: vianda, vegetara, vegana.

Matenmanĝo kostas 3.5 €, tagmanĝo 4.5 € kaj vespermanĝo 4 €, do manĝoj por la tuta kongreso entute kostas 84 €, nur matenmanĝoj por la tuta kongreso kostas 24.5 €.

La unuan tagon okazos nur vespermanĝo. La lastan tagon okazos nur matenmanĝo kaj tagmanĝo.

Loĝkotizo

Loĝmaniero 1 nokto Tuta kongreso
Dupersona ĉambro 13 € 91 €
Unupersona ĉambro 18 € 126 €

Rimarko 1: dum la aranĝo estas 7 noktoj (de sabata vespero ĝis sabata mateno). Eblas partopreni ankaŭ malpli longe, sed tiam bonvolu informi nin pri viaj alven- kaj forirdatoj en la aliĝilo. Ankaŭ eblas alveni je unu tago pli frue (vendrede) aŭ resti je unu tago pli longe (ĝis dimanĉo). Se vi deziras tion, bonvolu mencii ĝin en la aliĝilo kaj alkalkulu la kroman tranokton al via pago por loĝado.

Rimarko 2: la prezoj de pensionoj kaj hoteloj dependas ĉiam de la konkreta loko mem, la organizantoj ne influas ilin. Bonvolu informiĝi en retpaĝaroj de la lokoj, kiujn ni proponas en la Loko.

Invitletero

Se vi bezonas ricevi invitleteron por akiri vizon por Slovakio, ĝia kosto estas 35 €. Tiu sumo ne validas por partoprenantoj el Rusio kaj Ukrainio, por kiuj invitleteroj laŭ aparta interkonsento kostas nur 3 € kaj ekzistas ankaŭ ŝanco ricevi vizon senpage.

Rimarko: oni pagas la kotizon, ĉar invitleteroj devas esti aprobitaj de la polico. Invitilojn por la aranĝo ni povos sendi nur ĝis la 30-a de junio 2015. Se vi do bezonas vizon, bonvolu aliĝi antaŭ tiu tempo. Por ricevi la invitleteron, bonvolu plenigi la koncernajn kampojn en la aliĝilo. Aldone bonvolu sendi rekte al la retadreso katka@ikso.net ankaŭ fotokopion de via valida vojaĝpasporto (la paĝo kun via foto kaj la datoj de valideco), kiun ni aldonos al la invitletero por polico.

Nia konsulejo petos al unuopaj ambasadorejoj doni al la SAT-kongres-aliĝintoj vizojn senpage. Tio signifas, ke vi eble ne devos aldone pagi por la vizo en via ambasadorejo, sed oni ne povas tion komplete garantii. Aldone oni espereble eldonos la vizojn pli rapide ol kutime.

Ekskursoj

Ĉiuj ekskursoj estas aparte pagendaj – eblas mendi ilin ĝis la 15-a de aŭgusto 2015. Se vi aliĝos al ekskurso poste, ni ne plu povas garantii al vi liberan lokon. Por detaloj pri la prezoj, vidu la paĝon Ekskursoj.