SAT-kongreso 2015

Loko

La kongresurbo Nitra (Vikimedia Komunejo)
La enirejo de la kongresejo

La 88-a SAT-kongreso okazos en la urbo Nitra (Slovakio), en la universitata studenthejmo “Antona Bernoláka”.

Kongresurbo

Nitra (legu pli en Vikipedio) estas bela kaj historia urbo, situanta nur 90 km de la ĉefurbo Bratislavo kaj 50 km de Trnava. Distanco de la Viena flughaveno (VIE) al Bratislava estas ĉ. 45 km kaj la distanco de la Budapeŝta flughaveno (BUD) al Nitra estas ĉ. 155 km.

Kongresejo

La partoprenantoj loĝos en dulitaj ĉambroj de la nova studenthejmo, bloko A. Entute estas ĉambroj por 304 personoj. (Se tiuj pleniĝos, estas aldonaj 738 litoj en tuj apudaj blokoj B kaj C). Ĉiu duopo de ĉambroj havas komunan necesejon kaj duŝejon (aldone fridujon en la koridoro). Se vi volas nepre loĝi sola, marku tiun eblon en la aliĝilo (estas krompago por tio, bv. vidi kotizoj).

Rimarko: la ejo proponas ordinarajn studenthejmajn kondiĉojn por tranoktoj. Se vi tamen volas loĝi pli lukse, sciigu al ni viajn dezirojn – ni klopodos vin helpi. Vi povas ankaŭ rekte kontakti iun el la pensionoj aŭ hoteloj de la urbo.

Servoj